Nuntempe
sub la minaco de la tutmonda klimatovarmiĝo la homaro perceptas, ke la plej
granda media minaco estas la CO₂-emisiado, sed fakte oni pro la aktualaj efikoj
de la tuttera varmiĝo neglektis alian katastrofon, kies gigantaj dimensioj nur
malrapide dum la lastaj du jaro estas ekrimarkitaj en la plublika konscio! Nia
tuta planedo malrapide sed konstante rubpleniĝas per grandegaj kvantoj da
mikroplastaĵoj.
Koncernataj estas ĉiuj grundoj sur ĉiuj ses loĝataj kontinentoj kaj ĉiuj maroj
inter Arkto kaj Antarkto.
Dum por la problemo de la CO₂-emisiado oni jam havas teknikajn solvojn
anstataŭigante la fosiliajn energifontojn mondskale per sunenergio, la plastorubo
restas problemo, por kiu oni ĝis nun ankoraŭ tute vane cerbumas pri eblaj
solvoj. Kaj dum oni povas atendi, ke post la anstataŭigo de la lasta benzin-
kaj dizelaŭtomobilo sur nia planedo la CO₂-kvanto en nia atmosfero iom post iom
malmultiĝos, la plastorubo forĵetita en nian medion tie konserviĝos preskaŭ
eterne, se oni ne mekanike ĝin malaperigos. Tasko praktike malplenumebla!
Plasto en la plej diversaj formoj, nuntempe ludas gravan rolon en la ĉiutaga
vivo de ĉiuj homoj tutplanede.
Se oni klasigas la historion de la homaro laŭ la homaj labormaterialoj
tiam ni nuntempe post la ŝtonepoko, bronzepoko, ferepoko vivas evidente en la
plastepoko. Plasto en plej diversaj formoj ludas nuntempe gravegan rolon en la
ĉiutaga vivo de ĉiuj homoj sur la tuta planedo. La avantaĝoj de plasto estas
multnombraj kaj evidentaj. Plasto estas malmultkoste produktebla el nafto kaj
biologia rubo, plasto estas malpeza kaj malfacile korodiĝas. Ĉar plasto facile
brulas, ĝi estas ankaŭ facile malaperigebla per bruligado.
La
mikroplastoproblemaro
Mikroplasteroj unuflane enmediiĝas tiel, ke plasteroj en la naturo erozie
diseriĝas kaj disdoniĝas akve kaj vente en la ĉirkaŭaĵo. Per rojoj kaj riveroj
la materialoj atingas la lagojn kaj fine la maron, multo tamen ankaŭ finĝas en
la grundoj kaj alvenas per la nutraĵasimilado en praktike ĉiujn organismojn sur la planedo.
Plasto tamen ne nur pere de malĝustaj pakaĵoj enmediiĝas, sed ankaŭ pere
de konstrumaterialoj kaj eĉ pli terure pere de nanopartikloj, kiuj estas uzataj
en la plej diversaj vivsektoroj, ankaŭ tie, kie normala homo tion ne konjektus.
Tiel mikro- kaj nanoplasteroj servas kiel raspiloj, frotaĵiloj kaj/aŭ ligiloj
en kosmetikaĵoj, har- kaj korpoflegiloj, laviloj, dentopastaĵoj, farboj, lakoj
kaj konstrumaterialoj.
#NeRubu
#dontlitter
#请勿乱扔垃圾
Ni
iniciatu la mondvastan kampanjon «Ne Rubu!»!
Kiel esperantistoj ni havas en niaj
manoj la eblon lanĉi tra nia mondvasta reto tutmondan kampanjon sub la titolo
«NeRubu!»
Kio estu la celo de nia kampanjo?
-Ruboevitado:
La plej bona kaj efika metodo estas eviti plastrubon
principe. Tio plej efike realigeblas rezignante ĉie pri plasto, kie ekzistas rilatantaj
alternativoj. Speciale sensencaj kaj malnecesaj pakaĵoj pricipe malpermesitu. Kial
ekzemple jam enpakita objekto estas envolvita en aldona plastingo, kaj kal
pluraj tiaj objektoj siavice estas kuntenitaj per kroma plastpakaĵo? La plej
ekologia pakaĵo cetere en la plej multaj kazoj estas simpla kartono, kiu en
neniu kazo estu farbigita kaj kovrita per plastkuŝo. Plej malbone estas pakaĵoj
el kombino de plej diversaj materialoj. Tiaj ofte nur malfacile disigeblas kaj
reciklado de tiaj materialoj tial praktike maleblas.
-Reciklado:
Per
tiu temo ni troviĝas en la dua alineo: Memkomreneble ankaŭ estonte estas
bezonataj pakaĵoj, ĉar pakaĵoj protektas
ekemple nutraĵon de polucio kaj putrado. Nun gravas, ke tiaj pakaĵmaterialoj
recikliĝu. Pro tio en la produktado gravas, ke la unuopaj
pakaĵoj konsistu laŭeble el nur unu sola materialo. Samtempe la nombro de la
permesitaj plastmaterialoj reduktiĝu, tiel ke la ordigado kaj ĝusta reciklado faciliĝu. Se ekzemple tutmonde uzatas ĉiam nur
la samaj du plastmaterialoj kaj papero, kartono kaj ŝtallado, tiam pere de ses malsamaj kolektujoj ĉiu rubo
povus facile esti disigita kaj reciklita. Ni tiel povus transformiĝi de forĵetosocio al cirkuladsocio.
Bruligado de la restrubo:
Grandega
problemo estas, ke en grandaj partoj de la mondo la
restrubo ne bruliĝas, sed deponiĝas en deponejoj, kaj ne malsignifa parto pere
de pluvo kaj vento forportiĝas al la medio kaj fine atingas la mondmarojn. Aparte la eŭropaj ŝtatoj povus en sia propra intereso
fari celitan evoluhelpon, helpante al malpli evoluitaj landoj konstrui
rubbrulejojn kaj funkciantan senrubigan kaj recikligan sistemon. Nia kampanjo
«NeRubu» tie celite subtenu tiajn projektojn kaj fortigu ĉe la politikistoj la
konscion per mondskala premo al la publika opinio.
-Oridigi kaj purigi la planedon:
Post
sukcesa forigo de la kialoj de la tutmondonda rubigado sekvas la ordigado.
Iniciatoj, kiel la plej laste lanĉita projekto Clean Ocean [Purigu Ocanon] kaj la plukkuradmovado plenumas tiun-ĉi koncepton. Per la kampanjo
«NeRubu!» ni volas subteni tiujn-ĉi projektojn kaj naskigi multnombrajn ĉiajn aliajn
ordigkampanjojn.
La specialaĵo de la agado «NeRubu!» estas, ke ĉe tiu-ĉi kampanjo ne temas
pri centre kontrolita organizaĵo aŭ aparta NRO, sed ke ĉiu unuopulo laŭ
sia propra maniero povas subteni la kampanjon «NeRubu!». Per la kradsimbolo
#NeRubu en la plej diversaj sociaj medioj, ĉiu povas raporti pri siaj propraj
aktivecoj kaj mem fariĝi ambasadoro de NeRubu.
Pli da informoj pri la kampajno vi trovas en la retejo http://informejo.com/nerubu.
Kion povas vi kiel esperantistoj fari konkrete?
-Unue
vi povas traduki ĉi-tiujn informojn kaj la iknformojn en la retejo el Esperanto
al via loka lingvo.
-Due vi
povas krei lokajn agadteamojn kaj konkrete pripensi, kion vi povas rekte fari
en via urbo aŭ via vilaĝo.
-Trie
vi povas informi vian lokan gazetaron kaj viajn lokajn mediojn pri «NeRubu» kaj samtempe vi povas en ĉiuj viaj
personaj kanaloj kaj viaj propraj sociaj medioj varbi por «NeRubu». Utilgu la
stopsimbolon montritan ĉi-tie (vi povas elŝuti la simbolon de la retejo) kaj
enemtu ĉiam la kradsimbolon #NeRubu en viajn mesaĝojn.
-Fine vi povas subteni la kampanjon «NeRubu!» per via donaco
tra la amasmonkolektado prezentita en la retejo. Vi povas tie subteni la
platformon mem aŭ unu el la projektoj prezentitaj en la platformo, kaj vi povas
memkompreneble ankaŭ lanĉi amaskolektadon por via propra «NeRubu»-Projekto.
Subtenu la kampanjon «NeRubu»! Fariĝu «NeRubu-Ambasadoro»!